閉じる


Norda Vento (1)

Estis malvarma nokto. Kaŝtano Instrui streĉis sin kantraŭ pika vento, promenante la jam senhoman straton. Li ekrigardis supren. Ĉielo plenplena je steloj... Vana spaco kaj lumantaj punktoj inter ili tie kaj ĉi tie. Silenta mistero plenumigis lian tutan korpon kvazaŭ en spaco, antaŭ kio li havas nenian ilon forigi sian emon kapteriĝi. Ĉiuj ne ŝajnas tiel melankoliaj. Li ĉiam sentas sin malgranda en la spaco! Kiel soldato de la Spacgarda Trupo, li veturas inter planedoj kaj gardas la Teron kontraŭ atako de alisteluloj, kaj dum la veturo li konfirmis, ke gardi Teron kaj Sunan Sitemon estas ne eble, ĉar tiel vaste etendiĝas la universo. Iom medite, li fermis siajn okulojn.
Subite li aŭdis la mallaŭtan zumon. Liaj okuloj estis fiksitaj al ĉielo malvarma. 
"Devas esti aerboato..."
Li diris al si. Sed nenio apreis supre. Dume la zumo pli altiĝis.
"Flugas tro malalte!"
Li kriis:
"kontraŭ la regulo, kaj sen lampoj!"
Vera nigro kovris la brilantajn stelojn. Jen fluganto! Kiel granda rondanĵo!
"Ĝi ne okazigu grandan akcidenton!"
Ĝi moviĝis en la direkton de Aerhaveno, kaj malaperis de antaŭ liaj okuloj. Lia koro komencis bati sufoke. Ĝuste tiam la ĉielo ekflamis kaj ekfrapo atakis lin kaj la jam dormintan urbon. Fajro bruligis la ĉielon. Tuj sekvis la dua eksplodo, kaj la tria... Homaj paroladaĉoj laŭtiĝis en la urbo Vilko kun serio da ŝoktremoj.


Norda Vento (2)

"Ho, brulas Spachaveno!"
"Ki-, kio okazis?"
"Ĉu ŝipo malsukcesis landiĝi?"
Postlasante tiajn mirigitajn murmurojn, li kuris al la loko, kie meznokte leviĝis la ruĝa suno. Sur stratoj homoj estis kriantaj kaj kurantaj al la haveno multope. Kaŝtano, en la bruego de la urbo ĉirkaŭ surdigita, devis antaŭen kuri, flanken puŝante optimismajn rigardantojn.
Tiam Kaŝtano sentis ion super si. Li ekrigardis ruĝe nigran ĉielon. Eklipsante stelbrilojn, io forflugis de lia vidkampo. Sirenoj eklaŭtigis siajn alarmojn. Tuj poste aro da aerboatoj de Aergarda Armeo kolektiĝis super la ekscitita urbo. Ruĝaj lampoj ĉe la vostoj fluis kiel falantaj steloj, kaj ili teksis misteran ŝtofon en la vintra aero. Lumradioj kuris de la tero tra la ĉielo festene, kvazaŭ oni estus en militado.
Li ĉesis kuri. Kio ĝi estis? Lian koron okupis la forflugintaĵo.  --- Ŝajnas, ke ĝi estis tiu sama spacboato, kiu venis antaŭ minutoj de la oriento.
Tuj poste li forlasis la urbon, por persekuti la nekonatan objekton en la Trupo-Centro. La ĉielo estis ankoraŭ tiel ruĝa, ke malproksimaj vilaĝanoj timis kaj tremis, ĉu la fino de la mondo venis. Aliaj estis certaj, ke la proksima vulkano eksplodis grandioze kun lafo.

--- Ne Daŭrigota ---


この本の内容は以上です。


読者登録

hariymさんの更新情報・新作情報をメールで受取りますか?(読者登録について