閉じる


<<最初から読む

1 / 1ページ

1 Suemoto季基 mortis je fideleco, doninte instruon / Blanka drako flugis suden brakuminte nubon

OK HUNDO-KAVALIROJ
DE NANSOO-SATOMI
南総里見八犬伝

en 19 volumoj, 180 ĉapitroj
(1814-1842)

verkita far
Kjokutei Bakin曲亭馬琴
laŭ la unua preso de Bakin馬琴旧蔵初板本(国会本)

tradukita far
belmonto
*
propraj nomoj estas skribitaj laŭ esperanta prononco
*

VOLUMO 1 (ĉapitro 1 - 10)
 
1 Suemoto季基 mortis je fideleco, doninte instruon
Blanka drako flugis suden brakuminte nubon

Kiam la epoko fariĝis batala epoko, pro ke la palaca gloro velkis kaj staris la armfortoj de la ŝoguno en Kioto京都 kontraŭ la vicŝoguno en Kamakura鎌倉, sinjoro Joŝisane義実 de Satomi-no-Dibu-no-Taifu里見治部大夫, region-estro de Ava-Kazusa房総, fuĝis de tiu batalo kaj iris al la orienta marbordo, kie li kultivis teron, kaj fondis prosperan bazon ĝis la posta dek generacioj.

Ni vidu la historieton; li estis la plej aĝa filo de Minamoto-no-Suemoto源季基, la sinjoro de Satomi-Dibu里見治部, kiu estis la dek unua generacio de Joŝiie義家, la gardejŝoguno de Fatiman-Taraŭ八幡太郎, kiu estas la rekta praido de Genĝi源氏, kiu apartenis al sango de imperiestro Sejva清和.

Jen sinjoro Motiudi持氏 de Kamakura鎌倉 volis sendependon, kaj  ne obeis admonon de la Gvidanto Norizane執権憲実, la ŝoguno de Muromati室町. Baldaŭ  armeo el Kioto venis kaj donis pluan forton al li, batalante kaj marŝante, kaj persekutis Motiudi持氏 kaj lian filon en la templon Fookoku-ĝi報国寺, kaj devigis ilin harakiri sin. Ĉi tio okazis la dekan de februaro en la dek unua jaro de Ejkjaŭ永享(1439), en rego de imperiestro Go-Fanazono後花園.

Tiele Joŝinari義成, la plej aĝa filo de Motiudi持氏, sin mortigis samtempe kun sia patro, kaj restis iliiaj kadavroj en Kamakura鎌倉. Sed la dua filo Faruvaŭ春王 kaj la tria Jasuvaŭ安王 apenaŭ forkuris de baroj de malamikaj armeoj, kaj iris al Ŝimofusa下総. Ilin bonvenigis Jufuki-no-Uditomo結城氏朝, kaj regalis ilin kiel siajn moŝtojn, kaj ne obeis la armeordonon de Kioto, kaj brave batalis kontraŭ armeego de vicŝoguno管領(Kijokata-no-Motitomo清方持朝).

Tiam seninvite kolektiĝis multaj samurajoj, komence de Satomi Suemoto里見季基, ĝis ĉiuj fideluloj al Motiudi持氏, kaj gardis la kastelon de Jufuki結城. Ili neniam spertis malvenkon eĉ unu, ĉirkaŭite de armeego. Ili toleris en la kastelo tri jarojn, de la printempo de la dek dua jaro de Ejkjaŭ永享(1440), ĝis aprilo de la unua jaro de Kakitu嘉吉(1441), dume tute ne venis subtenaj soldatoj de ekstere, kaj elĉerpiĝis manĝaĵoj kaj sagoj.

“Jam restas neniu alia vojo eskapi. Nun ni mortu kune!”
La klanoj de Jufuki結城, sinjoroj kaj samurajoj de Satomi里見 malfermis la pordegon de la kastelo kaj brave batalis kontraŭ svarmantaj malamikoj ĝis siaj mortoj. Fine la kastelo estis okupita, kaj du sinjoroj estis kaptite mortigitaj  ĉe Tarui垂井 en Mino美濃. Oni nomis ĉi tiun malpacon Jufuki結城-batalo.

Jen Joŝisane義実, la unua filo de Suemoto季基, kiu estis en la posteno Satomi-no-Dibu-no-Taifu里見治部大夫, tiam ankoraŭ nomata princo Taraŭ太郎御曹司, kaj malpli ol dudek-jaraĝa, estis brava kaj klera aŭ pli ol la patro kaj prapatroj, kaj li estis ankaŭ talenta en literaturo. Li rezistis kaj toleris en la kastelo kontraŭ sieĝo dum tri jaroj. Li, en ĉi tiu lasta tago, kurante antaŭ sia armeo, mortigis dek kvar-kvin malamikajn soldatojn, kaj antaŭen marŝis por batali kontraŭ bravaj malamikoj, por kune morti. La patro Suemoto季基 rigardis lin de malproksime kaj urĝe ĉesigis lin.

“Ho, Joŝisane義実! Estas prave, ke bravulo ne timas sian kapon esti dehakita, kredante ĉi tiun tagon la lasta tago. Tamen, se patro kaj la filo ambaŭ mortos batalante, tio estos malfidelo al niaj prapatroj. Batalinte kontraŭ armeoj de Kioto kaj Kamakura京鎌倉, ni havis nenian perfidon; sed  niaj povo kaj forto jam elĉerpiĝis kaj vidos la finan tagon de kastelokupiĝo. Kie estos honto, se patro mortos por fideleco kaj la filo fuĝos kaj vivos por la patro? Batalu, kaj tuj forkuru, kaj, restarigu nian klanon, atendante bonan ŝancon. Iru for, rapide kaj urĝe!”

Aŭskultinte lian ordonon, Joŝisane義実 kapklinis al la selo, kaj respondis:
“Komprenite, kara parto. Tamen, kiu povos forkuri, rigandante ĝismortan batalon de sia patro? Eĉ ne infano tri-jaraĝa! Antaŭ ol ĉio, mi naskiĝis en la familio de arkoj kaj sagoj. Mi estas jam dek naŭ-jaraĝa. Oni intruis al mi plumon kaj glavon, kaj mi ellernis ĝian plejparton - kio estas justa aŭ maljusta, kaj antaŭulajn sukcesojn kaj malsukcesojn. Mi obeu vin ĝis la venonta mondo kaj infero. Se mi ne mortas, kiam mi devas morti, tio alportos ridaĉon kaj malhonoron, kaj malrespekton al niaj prapatroj. Tian mi neniel deziras!”Li finis lian parolon kun fiero. 

La patro rigardis lian vizaĝon serioze, kaj spiradis:
“Vi juste konfesis, Joŝisane義実! Sed vi ne estas fidela al mia instruo, eĉ  se vi razus hararon, ŝanĝus veston al la nigra, kaj fariĝus bonzo. Malfidele estas rifuzi mian ordonon 'restarigu nian klanon, antendante bonan ŝancon'. Ĉu vi ne konas, ke s-ro Aŝikaga Motiudi 足利持氏 ne estas nia delonge servinta moŝto? Historie, nia prapatro obeis la saman klananon sinjoro Nitta Joŝisada新田義貞, kaj faris bonan laboron en batalkampo dum jaroj Gvenkoo元弘 kaj Kenmu建武.

De tiam klananoj de Nitta新田 estis fidelaj servuloj al la suda registaro南朝, sed ĉe la komenco de vintro de la tria jaro de Mejtoku明徳(1392), la imperiestro iris Kioton kaj unuiĝis kun la norda registaro. Tiam ni perdis nian irvojon, kaj sen nia propra volo, ni obeis la familion de Aŝikaga足利 en Kamakura鎌倉, laŭ lia invito. Mia forpasinta patro (Satomi Ofoinosuke Motojoŝi里見大炊介元義) servis al sinjoro Mitukane満兼, kaj mi al sinjoro Motiudi持氏, por kiu mi mortos.

Mia volo estas jam plunumita. Ĉu vi povas aserti tian homon samurajo, kiu komprenas nek fidelecon nek devon, kaj kiu volas nur sian morton? Via studo estis vana! Se vi ne obeas miajn fortajn vortojn, ne pensu min via patro! Vi ne estas mia filo!”

Li parolis urĝe kaj kolere. Joŝisane義実, riproĉite je fideleco kaj devo, senkonscie larmis sur ĉevalajn kolharojn ĝis herboj sur vojo, kie larmoj rosis kvazaŭ gutoj ĉe folitrunko disiĝinta folipintajn gutojn, kio montras la baldaŭan morton kaj travivon. 

Jen malamika armeo kriis pli brue ol maro. Suemoto季基 rigardis ĝin momente, kaj decidis tujan agon, timante perdiĝon de eskapŝanco. Li signis okule al dumlongaj servuloj, nome Sugikura Kiso-no-suke Udimoto杦倉木曽介氏元 kaj Foriuti Kurando Sadajuki堀内蔵人貞行. Laŭ la antaŭe instruita plano, ili levis sin samtempe kaj diris: “Ni akompanos vin! Jen kuniru!

Ne fininte la vortojn, Kiso-no-suke木曽介 premis lian ĉeval-enbuŝaĵon kaj direktis malantaŭen, kaj Kurando蔵人 pelis ĉevalon vipbatante ĉe la gluteoj. Ili evakuiĝis okcidenten.

“Anatŭ multaj jaroj tiu fama sinjoro Kusunoki楠 evakuigis sian filon Masatura正行. En la sama koro de fideleco kaj braveco agas nia sinjoro” – tiel supozis la soldatoj restantaj. Suemoto季基 momente rigardis sian filon foriranta, kaj kriegis: “La afero estas kontentiga. Nun ni iru, al la vivofina batalo!”  Li premis ĉevalrimenon, gvidis ĉevalon malantaŭen, aranĝis malpli ol dek soldatojn en la formon de gluflugiloj, kaj sen hezito enŝovis sin en la svarmantan armeegon.

Neniu malforta soldato sub la brava samurajo! Ĉiuj mortigis du-tri kavalirojn nur por neniu alia celo ol sekura evakuiĝo de Joŝisane義実. Ili haltigis marŝon de armeo da ne kalkuleblaj soldatoj, transsaltis kadavrojn de sia flanko, kaj firme kaptinte malamikon, pikmortigis unu la alian, kaj falis sur teron kvazaŭ sur saman kapkusenon. Komence de la samurajestro Suemoto季基 ĝis ok obeintoj, ĉiuj estis mortigitaj en la batalo kontraŭ armeo, kaj ilia sango kolorornamis herbaron de la kampo. Iliaj kadavroj disŝutiĝis en la kampo, kaj estis kovritaj de kirlanta polvo de ĉevalhufoj. Tamen iliaj nomoj ne putris tie sed la honoro atingis al la ĉefurbo je brava ĝismorta batalo.

Dume Joŝisane義実, la junulo de Satomi里見, forkuris pli ol unu kilometron, gvidate de Sugikura杦倉 kaj Foriuti堀内. 
“Kiel fariĝis mia parto? Tre zorgeme.”
Li ĉesigis ĉevalkuron multajn fojojn, kaj retrorigardis malantaŭan direkton, de kie venis batalkrioj kaj ŝprucbruoj de sagoj. Kaj, jen, ĉu venis la tempo de kastelrompiĝo, lumo de fajrego bruligis la ĉielon. Li veis, kaj firme tiris la rimenon de la ĉevalo, kaj volis rajdi malantaŭen. Du lertaj servuloj tenis ĉevalenbuŝaĵon ne moveble.

“Kian eksterordinaran! Ĉu vi freneziĝas en la nuna tempo? Ĉu vi aŭdis la vortojn de nia moŝto ne gravaj? Se vi revenos al la kastelo ĵus en okupiĝo kaj perdos sin mem en bedaŭro, tio fariĝos vana ago, kvazaŭ ago de insektoj someraj kiuj sin ĵetas en fajron, kiel versite en malnovaj utaoj. Antaŭuloj diris en proverbo: <Troa kredo ne estas kredo, kaj troa fidelo similas al senfidelo>, kaj ĝin vi mem ofte ripetadis en la buŝo. Via ago kontraŭas ĝin nun. La vojo de fideleco estas unu sola, por altranguloj kaj eĉ al malaltranguloj, kaj jen, kial vi dubas tion? Venu ĉi tien!”

Ili tiris ĉevalon firme. Joŝisane義実, korfrenezite pro fideleco al la patro, iritiĝis kun sovaĝaj voĉoj:
“Forlasu min, Sadajuki貞行!  Ne ĉesigu min, Udimoto氏元! Mi bone konas, ke viaj severaj admonoj devenas de mia patro. Se mi tolerus ĉi tion, kiu povus nomi min la filo de homo? Lasu for! Liberigu min!”

Li frapadis ilin, levinte vipon, kaj volis retrorajdadon, sed fideluloj manpremis ĉevalenbuŝaĵon kiel fero kaj ŝtono, marŝigis lian ĉevalon, tirante forte.
--  daŭrigota  --


この本の内容は以上です。


読者登録

hariymさんの更新情報・新作情報をメールで受取りますか?(読者登録について